János Vajda
LA KOMETO

Kometo supre; la trenaĵo brila
ĝis horizont' balaas de l' zenito.
Jen, laŭ la dir', la Granda, la rekt-ira.
Ne plu returnos sin ĝia orbito.

Tra l' brilaj svarmoj de la stelomondo
kun la Senfin' vetkuras ĝia vojo.
Ne volas, povas turni sin en rondo,
kuras eterne sen kunul', sen ĝojo.

Plezuru iuj pri l' koketaj steloj,
la lunon ŝanĝan iuj ŝatu pli,
majesta Niobe' de la ĉieloj,
funebro flagra, vin honoras mi!

Ho bild' de mia damna vivdestino,
radi-penik', pentril' de mia fato!
Kien ajn iras vi tra l' mondsenfino,
ĉie malĝoja, fremda izolato.